Job 7

1Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito. 2Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon, 3Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi. 4Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo. 5Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras. 6Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon. 7Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon; 8Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos. 9Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon; 10Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin. 11Tial mi ne detenos mian buŝon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo. 12Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi? 13Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon, 14Tiam Vi teruras min per sonĝoj, Timigas min per vizioj; 15Kaj mia animo deziras sufokiĝon, Miaj ostoj la morton. 16Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo. 17Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li, 18Ke Vi rememoras lin ĉiumatene, Elprovas lin ĉiumomente? 19Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon? 20Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem? 21Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.

Copyright information for Esperanto